Azio nia

Ni parolu pri Azio, pli azie

Bernardo

Kion oni povas fari, ke Esperanto en Tajlando kreskos ?

LEE Jung-kee skribis al mi, ke la Esperanto-Asocio KAEM cerbumas kiel oni povus planti Esperanto-semon en Tajlando, sed ankorau ne trovis decan solvon pri tio.

Mi kaptas la eblecon demandi la aliajn forumanoj de "Azio nia", kion oni devus fari, ke Esperanto en Tajlando kreskos kaj prosperos. De mia flanko mi proponas unue:

1.) Krei retpagxon (dulingve) en la lingvoj Esperanto kaj tajlanda en kiu oni informas pri Esperanto, la avantagxoj de Esperanto kaj pri la movado.

2.) En la retpagxo "www.lernu.net" jam aligxis kelkaj tajlandanoj kiuj intencis lerni Esperanton, sed tamen (ankorau ?) ne ekzistas retpagxoj en la tajlanda lingvo, kie oni povas lerni nian lingvon. Ekzistas multe da aliaj lingvoj, sed la tajlanda mankas. Do mi pensas, ke estus bona celo, atingi cxe "lernu.net" (eble ankau per mondonaco), ke oni aldonas ankau lernpagxojn en la tajlanda lingvo, ke niaj tajlandlingvuloj havos la eblecon por lerni !!

Eble aliaj forummembroj havas pli bonajn ideojn, eble miaj proponoj estas malbonaj, mi volonte legos viajn opiniojn pri cxi tiu celo.

Kore kaj amikece
via
Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448
Attachments:

Reply to This

Replies to This Discussion

Bonaj ideoj.
Dankon por via interese kreski Espernaton en Tajlando.
Por tio, aux ni devas lerni la tajan lingvon aux trovi iun "tajon" kiu interesigxas pri Esperanto. Ni iel eku hodiaux ke la celo estos proksima.
Intertempe jxus hieraux vojagxis mia bona amiko Jacob Nordfalk al Tajlando., la esperantisto el Danio Li havas tre altnivelan scion pri programado kaj retpagxfarado. Li certe volus labori por la Taja E movado. Kompreneble li vojagxis tie forgesi laboron (por ferio) sed ni povas rabi kelkajn horojn de li.

Cxu vi jam estas en Tajlando? Kie vi logxas tie? Cxu vi donos al mi vian retadreson? (mi forgesis) Mi petos lin kontaikti vin.
Razeno el Nepalo

Reply to This

Kara Razen,

Bonvolu skribi al mi privatan retleteron al mi. Mia retadreso vi trovos en mia hejmpaĝo. Poste mi sendos al vi mian vojaĝplanon. Ni devas ne ĉion priskribi ĉi tie.

Mi estos en la tempospaco 28.2.2009 - 21.3.2009 en Tajlando (Pattaya kaj Koh Chang) kaj kunportos porteblan komputilon. Do oni povas ankau en cxi tiu tempo atingi min rete.

Kore kaj amikece
via
Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448

Reply to This

Saluton Razen,

Post kiam vi ne plu respondis, mi sercxis en mia komputilo, cxu mi trovos tie vian retadreson, cxar mi obskure rememoris, ke vi jam foje skribis al mi retleteron. Vere mi trovis la retadreson "razeno@gmail.com" kaj mi nun povis skribi al vi kaj sendi mian vojagxplanon 2009. Espereble la retadreso estas ankorau valida.

Post kiam mi supozas, ke oni en cxi tiu forumo ne povas legi la retadresojn de la membroj (eble mi ankau nur ne scias kiel oni tion povas ekscii, cxar la lingvo de la forumo ne estas la internacia lingvo), mi nur povas indiki, ke oni facile trovos mian retadreson en mia hejmpagxo.

Kore kaj amiece
via
Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448

Reply to This

Kara,
Jen mi trovis kelkajn retadresojn de Tajaj geesperantistoj:
Zelimir Pehar: zpehar@hotmail.com
Wacharin Chinworawatana alcheoii@gmail.com

Cxi povos rekte kontakti ilin?

Kore,
Razeno de Nepalo

Reply to This

Kara Razen,

Koran dankon pro via informo kaj la adresojn.

Al sinjoro Wacharin Chinworawatana mi skribis retleteron kaj sendis gxin ankau al vi por sciigi vin.

La retadreson Zelimir Pehar mi konas el Pasporta Servo. Pri la persono Zelimir Pehar mi skribis jam cxion en la forumo sub la cxapitro "Kiuj scias samideanoj en Tajlando". Vidu cxi tie:
http://azionia.ning.com/forum/topics/kiu-scias-samidianoj-en

Kore kaj amikece
via
Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448

Reply to This

Reply to This

RSS

Events

© 2010   Created by azionia on Ning.   Create a Ning Network!

Badges  |  Report an Issue  |  Privacy  |  Terms of Service

Sign in to chat!