Mi vojagxos fine de februaro 2009 denove al Tajlando kaj ferios entute 2 semajnoj en Pattaya kaj 1 semajno en Koh Chang (kune kun mia tajlanda amikino). Estus por mi tre agrabla konatigxi samidianojn, sed mi gxis nun ne sukcesis. La adreso de la gastiganto el Pasporta Servo ne plu estis valida !!! Bedaurinde ! Mi ankau estus preta renkonti kun komencantoj !!
Se iu scias konsilon, li/sxi skribu al mi retleteron "maurer.erlangen@t-online.de"
Domagxe, ke vi dum kelkaj horoj dum la vespero de la 27.2.2009 estos en la flughaveno de Bangkok. Mi alvenos en Bangkok unu tago pli malfrue, je la 28.2.2009, la 15a horo precize (Flugo LH 782).
Dankon pro via indiko. Pri la retadreso de Stefano Keller mi havus grandan intereson. Sed mi ne povis legi gxin en via kontribuo. Cxu vi povus skribi gxin al mi persone au publike en la forumo? Kie vivas Stefan Keller en Tajlando ?
La retadreso de Zelimir Pehar mi konas. Lau Pasporta Servo li vivas en Pattaya, sed mi provis viziti lin dum mia lasta restado en Pattaya, post kiam li ne respondis mian demandon cxu mi povas renkonti vin tie. Mi devis konstati, ke cxe la adreso kiu staras en PS, li ne logxas. Mi parolis kun austriano kiu vivas apude kaj li raportis al mi, ke venis al Zelimir Pehar de tempo al tempo leteroj, sed la domposedanto resendis ilin al la forsenditoj, cxar la adreso ne estas gxuste !!! Kion mi pensu pri tio ? Mi ne havas scion kaj nur povas miri !
Saluton? cxu vi ofte vojagxas al Tailando? Dum la sama periodo, ni havas Internacian Himalajan Renkontigxon en Nepalo. Do kial vi ne venu al Nepalo kaj renkonti ne nur nepalajn sed ankaux eksterlandajn geesperantistojn tie cxi?
Razeno de Nepalo
Se cxiuj en la mondo parolus Esperanton, ankau en la flughavenoj, en la aviadiloj kaj cxie, vi havus bonan ideon. Sed bedaurinde tion ne estas tia kaj pro tio mi cxiam tremadas pro timego (kvankam mi havas bonan vortaron germana-tajlanda), gxis mi estas en la eliro de la flughaveno, kie atendas min la taksio de la germana hotelo (cxu gxi vere atendos respektive trovos min ??) kie mi pasigos la feriojn. La lingvoproblemo en la aviadilo mi povis solvi, cxar mi flugas per la germana sed multekosta "Lufthansa".
Sed ecx se la lingvoproblemo ne estus, mi ankau devus havi la monon por flugo kaj restado en Nepalo. Por miaj ferioj en Tajlando mi sxparis unu jaron, se mi devus ankau ankorau sxpari por partoprenado en Nepal, mi bezonus eble ankoraufoje unu jaron, gxis mi povus vojagxi !! Do, tion mi ne volas !!!